Soneto pri inversa penso
mi transformus tutan skoltismon 
al verdaj brigadoj zorgantaj 
pri naturo kaj same ĉantaj 
kulturantaj ekologismon 

ekologa naturprotekto 
ŝajnas nun esti tre protesta 
kaj por industrio molesta 
sed mizera estas efekto 

penso de Markso pri konscio 
oni devas preni inverse 
pli kun kreo ol emocio 

malrapide sed konsekvente 
nocadon pritrakti renverse 
kun ekologio konsente 
Bastiono de Silento, la 31an de julio 2002