Soneto pri sekuragento
min laŭdas miaj koleginoj 
kaj mi hontas pro la homeco 
ĉe homo vivas perfideco 
en ĉiuj liaj halucinoj 

mi legas "Die Welt" kaj mi vidas 
ke Reich-Ranicki spionadis 
kaj same literaturadis 
literaturo nin perfidas 

poste de li estis dependaj 
sortoj de literaturistoj 
dum aliaj estis ofendaj 

mi ankaŭ skribas - kiun? kial? 
eble por sekurpolicistoj? 
se jes do je kiu medial'?
Zuriko, la 13an de aŭgusto 2002