Soneto ĉe asekurado
mi skribis jam certe pri tio
ke deviga asekurado 
estas tre profita agado 
ankaŭ komerca emocio 

mi entute ne disreviĝis 
oni kreis krimajn obĵetojn 
povantoj ne legas sonetojn 
pro tio ili erariĝis 

nun asekuraj agentejoj 
aperas en multaj gazetoj 
preskaŭ de ĉiuj eldonejoj  

tro malfrue - mono jam restas 
en kaŝaj poŝoj - kun sekretoj 
jam por novaj krimoj investas 
Zuriko, la 20an de aŭgusto 2002