Soneto esta en malesto
bazo ke ĉiu estas saĝa 
estas mia erarprincipo 
ĉar tiu aŭ alia tipo 
ekscitas je krio sovaĝa 

okazas tre ofte envio 
se mi al iu ion donas 
li tuj kontraŭagon proponas 
sed nur kun mia garantio 

eĉ se mi tra l' mondo navigis 
kantante maristajn baladojn 
mi tute min ne maristigis 

se oni nomas min artisto 
mi emas aldoni persvadojn 
ke mi estas aventuristo 
Zuriko, la 23an de aŭgusto 2002