Soneto kun vilaĝfesteno
indiĝenoj povas supozi 
ke aliaj ilin ridigas 
sed por kverelo ne instigas 
ĉar ili volas simbiozi 

Malsupra Vilaĝo urbcentre 
pleniĝis per ridoj kaj ŝercoj 
kaj ankaŭ per manĝaĵkomercoj 
oni povas ĝoi eĉ ventre 

tie ludas malnovurbanoj 
eĉ iama urbprezidanto 
nun vendas drinkaĵojn kun kanto 

pro fremduloj oni ne timas 
sed ili tien ne pilgrimas 
restante en propraj kabanoj 
Zuriko, la 24an de aŭgusto 2002