Soneto pri esprimdeveno
sendepende de aparteno 
Esperanto internacia 
tre ofte okazas nacia 
ĉar diras pri nia deveno 

por multaj estas lingva sekto 
de foraj jaroj ne ŝanĝita 
por normalaj homoj fermita 
kaj destinita al neglekto 

mi kiel verkisto suferas 
ĉeeston inter strangaj homoj 
sed mi pro tio ne koleras 

mi proponis iam duelon 
al ĉiuj de kulturfantomoj 
kiuj profanas verdan stelon  

Zuriko, la 28an de aŭgusto 2002