Soneto pri tempo freneza
ekestos eksterordinara 
evento kun homo freneza 
kaj laŭ aŭguro hipoteza 
semos morton bruo koŝmara 

ili sin pro venĝo mortigis 
ĉar estis ofte degraditaj 
kaj devige humiligitaj 
neniu ilin kvietigis 

ĉiutempe kaj ĉiuloke 
katastrofo povas ekesti 
tiam ne pritraktu ĝin moke 

poste alvenos periodo 
kiam ĉiuj emus molesti 
unu la alian laŭ modo 
Bastiono de Silento, la 3an de aŭgusto 2002