Soneto kun ĝenantaj gestoj
mi nun ne vidas kaj ne aŭdas 
je diversaj ĝenantaj gestoj 
de homoj sur sportaj podestoj 
eĉ se mi sportistojn aplaŭdas 

dum la televidaj informoj 
mi blasfemante devas peki 
aŭ rondetojn sur frunto streki 
pro la politikaj platformoj 

ni longe planis navigadon 
ekestis nenio de planoj 
tiam mi komencis sakradon 

kaj nun mi ĝuste trankviliĝis 
ĉar speciale por profanoj 
ĝenantaj gestoj sonatiĝis
Zuriko, la 30an de aŭgusto 2002