Soneto pri misfamigistoj
ili estas korespondistoj 
kaj signife ili raportas 
pri sovaĝuloj kiuj mortas 
farante sin misfamigistoj 

neniu protestas  ĉar homoj 
al tio jam alkutimiĝis 
kaj tiel indiferentiĝis 
je misagado de fantomoj 

oni povas doni ekzemplojn 
sed estas tiom da ke mankas 
jam loko por fari kontemplojn 

per sia indiferenteco 
homoj helpas kaj ankaŭ dankas 
kalumniantojn por ardeco 
Zuriko, la 5an de aŭgusto 2002