l' dektrian vendrede mi iras al foiro kun multaj floroj kaj fruktoj - disiĝas odoroj pri kiuj hejme oni miras standoj aspektas jam aŭtune kaj pro tio iom malĝoje mi venas al ili kelkfoje hodiaŭ kuko gustos prune arbusto plena da tomatoj en fenestro rikolte ruĝas vintro venos post tri monatoj inter multaj araneaĵoj muŝo de araneo fuĝas poste flugas al arĝentdraĵoj