Soneto kun rozaj okulvitroj
Ĉeslava vidas okulvitre 
diversajn kolorojn de aĝo 
buntriproĉo nigra omaĝo 
kaj revo miksiĝas kalcitre 

hodiaŭ ŝtata preĝotago 
protestantoj sulkigas fruntojn 
katolikoj legas indultojn 
eĉ konsekras ĉevalojn mago 

mi havas okulvitrojn rozajn 
eĉ se mi ne estas tre juna 
nur iomete oportuna 

ŝi ne priskribas temojn pozajn 
venontecon ŝi antaŭvidas 
juneco oldulojn perfidas 
Zuriko, la 15an de septembro 2002