Soneto kun singarda pento
religioj donas ekzemplojn 
kiel vestita moraleco 
ŝanĝiĝas al malhonesteco 
eĉ se malfermas sanktajn templojn 

malgraŭ plimulto kredas bone 
rezulto de kredo hontiĝas 
kiam moralo malfortiĝas 
agante je bono opone 

tamen ne estus sen konfesoj 
tiuj homoj kiuj nun vivas 
ĉiam kun imponaj sukcesoj 

ĉu religiaj kontraŭuloj 
scias kio homojn motivas? 
certe religiaj reguloj 
Zuriko, la 16an de septembro 2002