Soneto kun nomtagfeliĉo
homo elpensis por si Dion 
ĉar volis klarigi sekretojn 
kiam bruligas kandeletojn 
tiam povas elteni ĉion 

ni ne scias kio okazos 
kaj tio estas interesa 
espero fariĝas karesa 
ĉar Dio certe sin ne razos 

ĉiuj sentojn Dio posedas 
sed nur la bonajn kompreneble 
la malbonajn diablo cedas 

dialektikon ne elpensis 
Markso ĉar ĝi ekzistis feble 
li ĝin iomete kondensis 
Zuriko, la 18an de septembro 2002