Soneto pri zorgoj de Norwid
kia nacio tiaj estas 
ĉefministroj kaj prezidentoj 
ankaŭ similaj parlamentoj 
tiujn faktojn ne ĉiuj festas 

certe "ombroj kovras la teron" 
kaj pri tio plimulto scias 
sed malkontentaj emocias 
ĉar ne volas akcepti veron 

mi devas tuj ĉesi skribadon 
ĉar okupiĝi pri fantomoj 
signifas ŝmiri sonetadon 

Norwid simile forveturis 
skribis pri la samaj simptomoj  
kaj ĉeokaze aventuris 
Zuriko, la 24an de septembro 2002