Soneto pri provo kiu ĝenas
anstataŭ foriri de l' domo 
kaj aĉeti bonajn manĝaĵojn 
mi skribas germane rimaĵojn 
kun tute freneza sindromo 

"lasu tion" iam multfoje 
mi kun mi pri tio parolis 
kaj poste denove mi volis 
skribi verŝajne paranoje 

poste mi sidis sur kanapo 
kun krajono kaj papereto 
kaj skribis titolon "Gestapo" 

tamen mi lasis tiun temon 
kial? - estas mia sekreto 
aliaj esploros problemon 
Zuriko, la 25an de septembro 2002