Soneto kun pola hontego
invadon aranĝis banditoj 
aviadiloj ĵetas bombojn 
kreante novajn hekatombojn
ĝuste prenatajn sen ekscitoj 

Pollando sendis al Irako 
servilulojn por usonanoj 
kaj samtempe amerikanoj 
"polish jokes" klaĉas dum atako 

anglolingvaj nacioj fiksas 
prudan lingvan hegemonion 
inter aliaj gentoj miksas 

polaj servutuloj ne sentas 
ke ili ricevas nenion 
nur "polish jokes"-enhavojn tentas


Bastiono de Silento, la 6an de septembro 2002