Soneto pri nova civito
naskiĝis la nova ŝtateco 
je kiu mi sen dokumento 
eniris al la parlamento 
aventurisma perverseco 

Perla kaj Giorgio min petegis 
kaj mi tre mola malfortulo 
fariĝis tuj civitanulo 
tuj poste mi sin mem rilegis 

mi ĉiam agadas volonte 
ĝis kiam mi vidas la celon 
bedaŭrinde fariĝis honte 

la reston mi kaŝas sekrete 
traktante tiun bagatelon 
malgrave sed tamen konkrete
Zuriko, la 12an de januaro 2003