Soneto pri tien kaj reen
meteorologoj timigas 
nin kaj vetero pliboniĝas 
la tagoj ĉiam plilongiĝas 
por ŝpari laŭ peto instigas 

ĉiuj parolas pri ŝparado 
ankaŭ la suno ludas rolon 
politikistoj montras volon 
ne dirantan pri memfuŝado 

libereco estas abstrakta 
por liberaj tre malsignifa 
nur por sklavoj restas ekzakta 

homoj iras tien kaj reen 
por vivo fariĝu modifa 
bedaŭre ne sur ĉiu teren'
Zuriko, la 17an de januaro 2003