Soneto pri januar-pluvo
post tagoj kun bela vetero 
venis griza kaj venta pluvo 
ankoraŭ ne estas diluvo 
sed teruriĝas atmosfero 

venas tempo por interreto 
malsaniganta la okulojn 
sed realiganta postulojn 
donitajn por sia sekreto 

kuŝas ie tiu volumo 
kiun mi iam volis legi 
atendas ankaŭ ora plumo 

tio signifas ke pluvego 
scipovas enuecon negi 
malgraŭ januara bruego
Zuriko, la 21an de januaro 2003