Soneto pri trio en unu
poeto kiu ofte kantas  
tute ne estas kanzonisto 
sed de versoj interpretisto 
li estas bardo kiu hantas 

mi devis ĉesi bard-agadon 
ĉar oni min ĵetis al fako 
de kiu doloras stomako 
tiam mi komencis legadon 

mi demandis la redaktoron 
"ĉu vi faros el mi stelegon?" 
en libroj li trovis valoron 

"ĉu vi konas tiun kantiston?"
"ne ĉar li pentras la kolegon" 
"ho ne ne - mi vidas verkiston"
Zuriko, la 29an de januaro 2003