Soneto ĉiutagzorgema
provanta vivi en silento 
mi forŝovas ĝin kiel konkoj 
malgraŭ ĉe mi disiĝas ronkoj 
ne elteneblaj por momento 

oni elektis prezidenton 
la novan sed tamen la saman 
tre grave ke sendube pravan 
ne mian sed mi luas senton 

en azi-muzeo bovino 
muĝas sur foto kaj sankteco 
fariĝas kaŭzo por fascino 

forĵetitan fiskusleteron 
mi reprenis kiel hanteco 
kaj mi provos nei l' aferon 
Zuriko, la 16an de oktobro 2003