Soneto je kelkaj gravaĵoj
kazoj tagaj efektiviĝis 
mi de ofico al ofico 
kaj de implico al implico 
vagadis kaj peno finiĝis 

mi ŝanĝas la civitanecon 
iam mi pri tio ne sonĝis 
sed Irako min ege ronĝis 
mi ne akceptas barbarecon 

hodiaŭ estis aranĝita 
kristnaska dometo feria 
kaj vidpunkto estis ŝanĝita 

kiel ĉiam ĉiutageco 
fariĝas ofte averia 
ekzemple pro longa pluveco 
Zuriko, la 17an de oktobro 2003