Soneto de knaranta hinĝo
jam de mateno hurlas vento 
kaj arboj sur Tilia Placo 
riverencas eĉ al surfaco 
balancas monto en momento 

folioj tute forpereis 
kaj disvastiĝis nur grizeco 
ĝuste tiel kiel oldeco 
en pluvo blankajn harojn kreis 

jen taŭga tempo por forpaso 
ne gravas kiu baldaŭ mortos 
kaj kien oni lin transportos 

foriras sveltuloj kaj dikaj 
kverelantuloj kaj amikaj 
frue perditaj en amaso 
Zuriko, la 27an de oktobro 2003