Soneto pri aŭtunmateno
parte hela parte malhela 
ĉielo kovras tegmentetojn 
vento frostigas kolombetojn 
tamen pejzaĝo estas bela 

aŭtuna mondo rigidiĝis 
atendante plenhelan tagon 
subite tiklante imagon 
oriente ĉio heliĝis 

radioj falis sur objektoj 
kiuj troviĝas en loĝejo 
ekestis kontrastaj efektoj 

l' mondo ekstere restis trista 
nur kolombo en kolombejo 
rukulis pri enigmo dista 
Zuriko, la 30an de oktobro 2003