Soneto - aŭtuna mateno
aŭroro aperas sur lago 
de fono venas bovmuĝado 
ankaŭ frugilega grakado 
lorneto helpas por imago 

herbojn kovras arĝenta roso 
kaj premas per pezo al tero 
aŭguras pri bela vetero 
trankvila aŭtuna etoso 

ĝuste suno arbojn origis 
ilian folian trezoron 
teron radie kvietigis 

alvenis vulpo poste homo 
montris frumatenan humoron 
en germansvisa idiomo 
Bastiono de Silento, la 31an de oktobro 2003