Soneto ĉe pola librejo
Vieno Burggasse dudek du 
adreso de pola librejo 
ankaŭ pollingva arkivejo 
pri raraĵoj sed tamen sen lu' 

mi estas kun libroj fratita 
tamen mi ankoraŭ ne vidis 
grandajn stokojn sur kiuj sidis 
librovendistino kovrita 

ankaŭ per libroj ĉar verŝajne 
neniu volas ilin legi 
eble nur iu finsemajne 

mi deziras al sorĉistino 
por ke ŝi tuj povus vendegi 
ĉiujn librojn je riĉa fino 



Bastiono de Silento, la 7an de oktobro 2003