Soneto zorga kaj defenda
mi nun estas ege kontenta 
pro nova semajnokomenco 
ĉe fino mia pacienco 
fariĝos pri ĉio konsenta 

oni scias pri tio bone 
ĉiutageco enuigas 
kaj festo por ludo instigas 
dum ventro reagas impone 

Panchen Lama - protesto pravas 
tamen intertempe okazis 
evento kiu malemfazis 

se ĉiu l' same sin defendos 
tiam grandan konflikton mendos 
ĉu homaro jam pacon havas? 
Zuriko, la 10an de novembro 2003