Soneto karnavalkomenca
tiun paron mi ĉiam vidas 
jam delonge dum karnavalo 
ĉiam separe eĉ dum knalo 
ili nur aliloke sidas 

li majesta kun lipharegoj 
kaj ŝi svelta blondbelulino 
sed ne tiu de magazino 
ĉar ŝi estas perlo en gregoj 

ŝi kaj li - la muzikdueto 
ili ne ludas kun aliaj 
kaj ne estas eĉ melodiaj 

rimedo estas tambureto 
pensoj ne flugas kiel falkoj 
sed proksime de katafalkoj 
Zuriko, la 11an de novembro 2003