Soneto kun kato sur monto
l' unua promeno proksime 
griza kato baldaŭ aperis 
simile kareson oferis 
kiel iam tute intime 

tiu antaŭa estis bruna 
je palisaro rigardata 
sur la mondo estas konata 
nun ne plu estas oportuna 

en la vendejo ni ne trovis 
ĝustajn produktojn por barĉado 
tiam ni improvizi provis 

finfine ni decidis manĝi 
en la taverno sen zorgado 
kaj hejme deserton aranĝi 
Zuriko, la 14an de novembro 2003