Soneto pri raportlegado
Dio donacis min talenton 
por densigi vortojn en rimoj 
kaj konkludi en versesprimoj 
aldonante metaforsenton 

hodiaŭ mi skribi ne volis 
pri "Taglibro skribita nokte" 
mi ne emas komenti dokte 
ĉar autoro tro aŭreolis 

estas tre interesa temo 
sed farita malinterese 
enhava kaj stila dilemo 

dank' al Dio mia hepato 
entute ne reagas strese 
pro gloraj raportoj pri NATO
Zuriko, la 15an de novembro 2003