Soneto pri hejmkuracado
pri dilemo oni diskutis 
ĉu al restoracio iri 
aŭ ĉu hejme ion kuiri 
tiu temo nin persekutis 

finfine mi tranĉis salaton 
kaj Barbara fritis kotletojn 
apude rostis terpometojn 
tiel ni premis malsanfaton 

hejmkuraco estas utila 
kaj antaŭ ĉio oportuna 
malkomplika ankaŭ trankvila 

sendepende de interpreto 
tre plaĉas al mi stato nuna 
ĉar povas ekesti soneto 
Zuriko, la 18an de novembro 2003