Soneto kalendaregala
ĉiuj jaroj estas similaj 
tricent sesdek ses ĉiujare 
dudek naŭ ĉiufebruare 
argumentoj estas subtilaj 

io okazas io pasis 
ekzemple en mia imago 
tre ofte transruliĝis blago 
kaj evidentajn spurojn lasis 

venas al mia lapidaro 
ĉio kion la tempo kreis 
tiel ekestas kalendaro 

mi alskribis dekkelkajn nomojn 
kiujn historio pereis 
ĉu forstreki tiujn fantomojn?
Zuriko, la 19an de novembro 2003