Soneto kun poeta cindro
unu poeto dekadenca 
en Rapperswil ankaŭ konata 
ĝuste pro lia morto fata 
kaj pro l' urno vivkonsekvenca 

en Pollando krematorio 
estis nur unu en Poznano 
kolegoj ĉe vino kaj pano 
funebre falis al ebrio 

urno kun Ireneo-cindro 
estis sur la tablo festena 
kaŝita sub ĉapelcilindro 

iu ĝin ŝtelis kaj neniu 
ĝis nun scias pri urno bena 
pri tiu ĉagreno vi sciu 
Zuriko, la 24an de novembro 2003