Soneto pri morto mondmeza
morti en interesa loko 
la plej bone meze de l' mondo 
kun rara multdirekta rondo 
en turnetapo de epoko 

majstro mortis la dudeksesan 
de novembro - anomalia 
evento en melankolia 
tempo portanta staton stresan 

ne laŭ Petrarko aŭ Ŝekspiro 
li memmortigis sin precize 
kordo krevis silentis liro 

disrevo taŭgas por transiro 
al eterneco malsurprize 
pro troa dozo de konspiro 
Zuriko, la 26an de novembro 2003