Soneto pri lingvodisvolvo
ni setlis post l' dua milito 
en eta silezia loko 
je ŝanĝitaj nomoj kun moko 
sed pie sen kroma agito 

en tiu valo biotopa 
disvolviĝis ankaŭ kulturo 
ĉiuj esperis pri futuro 
ke baldaŭ ekestos multopa 

lingvo miksiĝis idiome 
poste dialektoj perdiĝis 
kaj homoj interkompreniĝis 

nun ĉiuj parolas tre pure 
ĉar vilaĝo malĵargoniĝis 
kaj antaŭ ĉio utilspure 
Zuriko, la 1an de decembro 2003