mi ja devas alkutimiĝi al la karikatura formo mia korpo estas sen normo detale mi volas kaŝiĝi ekzemple sur plaĝo turniĝas kapoj aliflanken de mia ventro - reago apatia pri mia aspekto rariĝas nur mia edzino amata eltenas brave mian staton por ŝi ĝi ja ne estas fata "oldeco ne estas plezuro" proverbo subtenas konstaton pri la tutviva aventuro