Soneto pri sonĝoj germane
dumnokte ekestis la moto 
jena "der Genuss von Brot und Wein" 
poste "trägt Dir Himmelsfreude ein" 
sonĝis imperiestro Otto 

unue venis blankaj musoj 
poste mi dronis en barelo 
kaj finiĝis tiu kruelo 
ĉe knabino sur du polusoj 

en realeco mi ne drinkas 
nur dum nokto venas koŝmaroj 
kaj mi en alkoholo sinkas 

venis ankoraŭ kreaturo 
kun vestaĵo el kalendaroj 
revis laŭte pri diktaturo 
Zuriko, la 12an de decembro 2003