Soneto kun lingva modero
mia lingva eksperimento 
fariĝis post jaroj sukcesa 
eĉ se momente estis stresa 
kun foriro de fundamento 

kiu volis tiu tralegis 
neniu pritraktis malbone 
malgraŭ kelkaj diris malkone 
multaj pri dediĉoj petegis 

mi taksas tiujn opiniojn 
en kiuj scio pri verkado 
montras koncernajn profesiojn 

sed ĉiu leganto kontentas 
ĉar estas modera skribado 
kiun eĉ komencanto sentas 
Zuriko, la 15an de decembro 2003