Soneto kun troa devigo
malkonatuloj kaj amikoj 
provis traduki la sonetojn 
sed mi ĉiam havis obĵetojn 
ĝuste pro rimaĉaj efikoj 

mi elpensis sonetoidon 
kiu ne devas havi rimojn 
povas fiksi ĉiujn esprimojn 
enhave konservante fidon 

Barbara slede rompis denton 
kaj triste travivis danĝeron 
kompato duobligis senton 

estas ligo inter traduko 
kaj dentobato - trovi veron 
akcidentan gvidas al truko 
Zuriko, la 17an de decembro 2003