Soneto - revo varsovia
mi revas nun pri Varsovio 
en kiu homoj ofte ridas 
kaj unu la aliajn fidas 
en farto kaj en averio 

sombra kelnero ne oscedos 
sed kun rideto portos vinon 
mi bondeziros vendistinon 
kiu min servos kaj ne tredos 

kaj konduktoro ĉion scios 
en divarsaj lingvoj informos 
tiel ke ĉiuj emocios 

ĉiuj - kliento kaj dungito 
tiel polan vivstilon normos 
por subskribi "pola kvalito"
Zuriko, la 20an de decembro 2003