mi irus volonte al meso kristnaska sed mi nun kaŝiĝas pri nenio interesiĝas premas min intervjua streso "kiel vi fartas?" "ĉu vi estis...?" "bonvolu legi Dian Vorton" "helpu nin plibonigi sorton" "ĉu vi jam sur Parnaso festis?" de ĉiuj flankoj venas frazoj sed mi ne aŭdante silentas kaj revas pri pacaj oazoj mi prenas pecon de oblato kaj en kvieto argumentas ke grava estas tiu dato