Soneto - libro sen cenzuro
l' naŭdeka jaro - mia libro 
estis l' unua sen cenzuro 
"...por kompreni polojn" - futuro 
kun libera socia vibro 

aperis unuaj simptomoj 
de posta socia febleco 
malsano de trolibereco 
disvastiĝis en polaj domoj 

tiu kiu l' libron apogis 
kaj ĝin eldonis baldaŭ ŝanĝis 
opinion kaj tuj delogis 

marionetajn registarojn 
kun kiuj kaviaron manĝis 
poste elvokis kontraŭstarojn 
Bastiono de Silento, la 26an de decembro 2003