Soneto kun Nikolan-vergo
Nikolano el ĉokolado 
el marcipanoj blanksukeraj 
kun ruĝaj ĉapoj polimeraj 
en formo de torta rulado 

se Kristo neniam naskiĝus 
tiam ne ekzistus kutimo 
Li nun estas mora viktimo 
sen Li l' mondo alie iĝus 

daŭras la kristana erao 
ĉu vi volas aŭ ĉu ne volas 
eĉ sendepende de tremao 

denove en infana klaso 
kristnaskarbo meze petolas 
admirata de miksamaso 
Zuriko, la 6an de decembro 2003