Soneto kun mortintervjuo
la vojaĝo estis laciga 
de Berlino al Varsovio 
poste al Krakovo envio 
fariĝis tuj malfeliĉiga 

mi volis fari intervjuon 
kaj mi mortanoncon ekvidis 
pro impreso mi longe sidis 
pensoj falis en abismtruon 

amikoj germanaj decidis 
legi poemojn antaŭ tiuj 
kiuj alie ĉion vidis 

konante polan mentalecon 
mi eĉ avertis pri neniuj 
celoj donantaj enuecon 
Zuriko, la 8an de decembro 2003