Soneto pri ŝmacanta sceno
sur tiu sceno antaŭ jaroj 
mi kantis kaj legis poemojn 
ridis flustris kaj ŝanĝis temojn 
inter diversaj kontraŭstaroj 

al Witold Czajkowski moveto
ankoraŭ rido al publiko 
poste bravoj unu repliko 
kaj en memoro restas sento 

fortepiano dingoplene 
kovrigis silenton majeste 
tempo fiksis ĝin indiĝene 

nun la scenejo laŭte ŝmacas 
abismo dividas moleste 
teatrsalonon kaj minacas
Zuriko, la 1an de februaro 2003