Soneto pri hip-hop dadaoj
antidadaisma dadao 
certigas dadaisman agon 
kaj diletantisman imagon 
laŭ teorio de balao 

estas tro multe da artistoj 
agantaj parade por dandi 
anstataŭ artaĵojn marĉandi 
drinkaj ambicionalistoj 

bereto ŝuoj tibiingaj 
sengusto antiestetika 
revo pri formoj malestingaj 

tiama tempo ne revenos 
ankaŭ vivstilo ekzotika 
nur imitantoj entreprenos
Zuriko, la 12an de februaro 2003