mi skribis kelkajn testamentojn sed nun mi decidas denove kun akvo min miksi kirlmove elektante ĝustajn torentojn mi scias ke vi tion faros kion vi volos sen konsiloj ĉar decidos tempoutiloj dum mi ĉieligon deklaros mi ja ne estis generalo nur infanterikaporalo kun oraj plumoj en detalo en akvon ŝutu miajn cindrojn formetu de kapoj cilindrojn adiaŭu movante fingrojn