Soneto kun vanaj avertoj
"Sieg Heil" trifoje elkriita 
oblikve rektsupren saluto 
murditaj jam ĉe Absoluto 
cindrujo estas malfermita 

historio mokas avertojn 
aĝaj sinjoroj kuracumas 
iliaj filoj hontresumas 
nepoj ripetas avospertojn 

ĉu venkintoj ĉu malvenkintoj 
tio longe perdis signifon 
gravas tiuj kiuj sur pintoj 

decidas en vitraj domegoj 
pri paŝoj farantaj tarifon 
de ili devenas timegoj
Zuriko, la 2an de februaro 2003