Soneto - Sinjoro Tadeo
"Sinjoro Tadeo" - epopeon 
skribis ĉar provokis nacio 
Grabowski al Esperantio 
alportis de Mickiewicz kreon 

nek poloj nek esperantistoj 
aliros al tiu epoko 
en kiu regadis nur moko 
kaj perfido de monarkistoj 

vivstilo ekestis heroo 
ĉar ĉio alia neiĝis 
ĝuste pro libera vetoo 

hodiaŭ Rydzyk kaj ne Robak 
pri pola stato koleriĝis 
popolo vokas pri li "rodak"
Zuriko, la 20an de februaro 2003