Soneto pri nacia honto
mi hontas ke mi estas polo 
ĉar pri tio tre multaj scias 
kaj ĉeokaze ironias 
"polo laŭ la usona volo" 

oni diras "neniu povas 
ĝeneraligi laŭ ekzemploj" 
sed de suspektoj falas temploj 
kaj neniu defendon provas 

ja ĉiuj sur la mondo scias 
kiu ŝtelas aŭtomobilojn 
la plena vero ne funkcias 

"por nia libero kaj via" 
malbenu irakajn utilojn 
precipe pri honto nacia
Zuriko, la 23an de februaro 2003